File information

Last updated

Original upload

Created by

Spenchjo

Uploaded by

Spenchjo

Virus scan

Safe to use

About this mod

EN: This is a mod that allows you to play Spelunky HD for Windows in Esperanto. It adds Esperanto letters and replaces all English text with Esperanto.

EO: Jen modifaĵo, kiu ebligas ludi Spelunky HD por Windows en Esperanto. Ĝi aldonas ĉapelitajn literojn, kaj anstataŭigas ĉiujn anglajn tekstojn per tekstoj en Esperanto.

Permissions and credits
Mirrors
This is a mirror of the Esperanto translation mod on GitHub. The mod adds Esperanto letters and replaces all English text with Esperanto.

The description in English is down below.


_________________________________________________________

Esperanto

Jen spegulo de la esperanta traduka modifaĵo en GitHub. La modifaĵo aldonas ĉapelitajn literojn, kaj anstataŭigas ĉiujn anglajn tekstojn per tekstoj en Esperanto.


Kiel instali (simpla instalo)

Elŝutu la zip-dosieron "Simpla instalo" de la modifaĵo. Iru al la dosierujo, kie vi instalis Spelunky, kaj en la dosierujo "Data", faru savkopiojn de la dosieroj en "Localization" kaj "Textures". Por instali, prenu la dosierujojn "Localization" kaj "Textures" el la zip-dosiero, kaj metu ilin en la dosierujon "...\Spelunky\Data".

Por malinstali, remetu la savkopiojn al la originala loko.

Por ĝisdatigi al pli nova versio, elŝutu la novan version de strings.pct kaj metu ĝin en ...\Spelunky\Data\Localization".

(detalaj klarigoj pri instalado troveblas ĉi tie.)


Kiel instali uzante Patchlunky

Patchlunky estas programo, per kiu oni povas instali kaj mastrumi diversajn modifaĵojn en Spelunky. Ĝi aŭtomate faras savkopion de la nemodifitaj dosieroj por vi, kaj facilas rapide instali kaj malinstali modifaĵojn per ĝi.

  • Iru al la elŝutpaĝo de Patchlunky kaj elŝutu la plej novan version. Malpaku la zip-dosieron tien, kien vi volas instali Patchlunky.
  • Elŝutu la plej novan dosieron "Patchlunky file". Malpaku ĝin, prenu la plm-dosieron, iru al la loko kien vi malpakis Patchlunky, kaj metu la plm-dosieron en la dosierujon "Mods".
  • Malfermu Patchlunky.exe, kaj agordu ĝin normale.
  • Por instali la Esperanto-tradukonEn Patchlunky, elektu "Esperanto traduko" en la listo (kaj ĉiun alian modifaĵon, kiun vi volas instali), kaj premu la butonon "Patch Game".

(detalaj klarigoj pri instalado troveblas ĉi tie.)


Kiel permane instali uzante Spelunktool

Iru ĉi tien por legi kiel instali la modifaĵon permane.


_________________________________________________________

English

How to install (simple installation)

Download the zip file "Simpla instalo" of this mod. Go to the folder where you have Spelunky installed, and in the folder "Data", make backups of the files in the folders "Localization" and "Textures". To install, take the folders "Localization" and "Textures" from the zip file, and put them in the folder "...\Spelunky\Data".

To uninstall, put the backed up files back in their original location.

To update to a newer version, download the new version of strings.pct and put it in ...\Spelunky\Data\Localization".

(a detailed step-by-step installation guide can be found here.)


How to install using Patchlunky

Patchlunky is a program that allows you to install and manage various mods in Spelunky. It automatically makes backups of the unmodded files for you, and it's easy to quickly install and uninstall mods.

  • Go to the download page of Patchlunky and download the latest version. Unpack the zip file where you want to install Patchlunky.
  • Download the latest "Patchlunky file" of this mod. Unpack it, take the plm file, go to the folder where you unpacked Patchlunky, and put the plm file in the folder "Mods".
  • Open Patchlunky.exe, and install it normally.
  • To install the Esperanto translationIn Patchlunky, select "Esperanto traduko" in the list (and any other mod you want to install with it), and push "Patch Game".

(a detailed step-by-step installation guide can be found here.)


Installing the mod manually using Spelunktool

Go here for a manual installation guide.